Hosted by uCoz
  Главная
  Проекты
  Учебная литература
  Культурная революция
  Софт

© Juĉjo, 2005 — 2009
 

Песни на эсперанто


Новая версия проекта "Выучи эсперанто!" - http://www.lernolibro.info/.

Здесь представлена малейшая часть всех хитов эсперанто мира. В скором времени к каждой песне будет добавлен текст. Я буду стараться постоянно пополнять коллекцию.

Приятного прослушивания!

Ĵomart kaj Nataŝa. Ili havis unuan esperanto-koncerteton en Uzbekujo en Samarkando. Tiam kantis nur 3 aŭ 4 kantojn kune, sed tamen havis grandan sukceson, kiu instigis daŭrigi. 1991, somere, ili geedziĝis kaj, post la vojaĝoj al UK en Bergen (Norvegio) kaj IJK, en Karlskoga (Svedio), ne plurevenis al Kazaĥio, sed restis por ĉiam loĝi en Svedio.
Ili kantas origine en Esperanto kantojn, verkitajn kaj komponitajn de ili. Entute estas 80 kantoj. La plejmulto el ili estas registritaj sur eldonitaj kasedoj kaj KD-j. Ilia muziko estas plejparte lirika, sed lastatempe aperis pli viglaj kaj foje ŝercaj kantoj. Ili havas unu kanton pri ilia filino, sed krom tio neniujn porinfanajn kantojn. Sed tio estas nur afero de la tempo.
Persone - estas muzika triopo, kiu venas el Svedujo, sed aktivas nur en Esperantujo. Persone ekzistas de 1986, sed la nuna konsisto de la grupo estas de 1990. La dancigan muzikon kaj la poeziecajn tekstojn (kompreneble originale Esperantajn) verkas kaj aranĝas la bandanoj mem.
Persone havas de 1994 du malsamajn vizaĝojn: unu rokmuzikan elektran kaj unu pli molan akustikan.Persone koncertis en dekoj da Esperanto-aranĝoj inkluzive plurajn UK-ojn, IJK-ojn, IS-ojn kaj ĉiujn KEF-ojn, en 11 landoj.
La muziko de Persone estas proprastila, sed iom apartenas al la tradicio de la monde konataj bandoj Police kaj U2. Iuj nomas la stilon "gitarpopo". La akustika repertuaro eble pensigos iujn pri la konata duopo Simon kaj Garfunkel.
Kvankam Persone estas nur triopo, la bando sonas laŭ iuj en siaj elektraj prezentoj kiel pli ol tri homoj. Kiel tio eblas, eĉ la bandanoj mem ne komprenas. Venu al koncerto de Persone por eltrovi la veron (kaj por danci kaj ĝui la muzikon). Kiam Persone faras akustikan prezenton sen tamburoj kaj ŝirantaj elektraj gitaroj, la grupo montras tute alian vizaĝon: bela harmonia kantado kun akompano de etosplena kontrabaso kaj interplektiĝantaj tonoj de akustikaj gitaroj.
Miĥail Povorin naskiĝis en Moskvo la 18-an de marto 1962. Esperantiĝis en 1982 dank' al lia profesio: li estas kemiisto, kaj trovis en revuo "Kemio kaj vivo" kurson de Esperanto por sciencistoj. Fremdaj lingvoj ĉiam interesis lin, la angla estis lia ŝatata lernobjekto en la lernejo. Do, li tuj ekokupiĝis pri tiu nekutima lingvo.
Kiam poste li iĝis membro de esperanta klubo, li preskaŭ tuj eklernis popularajn kantojn, kaj iom poste komencis verki proprajn. Ili estas lia ĉefa maniero de esperanta aktivado. "Mi ne imagas mian vivon sen Esperanto, kaj mian vivon en Esperanto sen kantoj" - diras Miĥail Povorin.


Идея и создание: Гуров Юрий
E-mail: jucxjo©yandex.ru